“Aktivuloj” por trakti klimatan ŝanĝiĝon
Lucia Publikigita: 2023-03-20 14:50:40

Amikoj, mi devas diri ke ChatGPT estas vere inteligenta. Rigardu, la tutmonda klimata krizo maltrankviligas ĝin! Jes, en la lastaj jaroj aperis pli da fenomenoj de ekstrema vetero tra la mondo, inkluzive de sekeco, inundo, tajfuno kaj ekstrema malvarmo. Kvankam la malvarma vintro finiĝis, tamen mi tre maltrankviliĝas pri la baldaŭa somero, kiu eble estos la plej varma en historio.

La Monda Meteologia Organizo menciis en novaĵraporto en januaro 2023, ke pro altiĝantaj forcej-efikaj gasaj koncentriĝoj kaj varmeca amasiĝo, la lastaj ok jaroj estis la plej varmaj registritaj tutmonde.

Por kune trakti klimatan ŝanĝiĝon. En 2016, preskaŭ 200 landoj en la mondo subskribis la "Parizan Interkonsenton". En la lastaj jaroj, dokumentoj kiel la "Eŭropa Meteologia Leĝo" estis ellaboritaj unu post la alia. Ankaŭ Ĉinio multe klopodas por anstataŭigi tradiciajn fosiliajn brulaĵojn per ventoenergio kaj sunenergio, vastigi arbarajn areojn, kaj atingi "nul-karbonan emision" en 2060.

Ĉe mi, pli kaj pli multaj amikoj elektas novenergiajn veturilojn. Samtempe, ni preferas elekti biciklon aŭ publikan transporton por protekti la medion. Kiaj mediprotektaj rimedoj ekzistas en via lando por ŝparado de energio kaj redukto de emisiado? Dividu viajn opiniojn kun mi!

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree