Xi publikigas subskribitan artikolon en rusaj amaskomunikiloj
Qiujieming Publikigita: 2023-03-20 13:52:14

Subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping titolita “Ni antaŭeniru por malfermi novan ĉapitron de ĉina-rusa amikeco, kunlaboro kaj komuna disvolvado” estis publikigita lunde en la rusa ĵurnalo Russian Gazette kaj la retejo de novaĵ-agentejo RIA Novosti antaŭ lia ŝtata vizito al Rusio.

En la artikolo, Xi diris, “Laŭ la invito de prezidento Vladimir Putin, mi baldaŭ faros ŝtatan viziton al Rusio. Rusio estis la unu lando, kiun mi vizitis post kiam mi estis elektita kiel prezidanto antaŭ 10 jaroj. Dum la pasinta jardeko, mi faris vizitojn al Rusio ok-foje. Mi venis kun altaj atendoj kaj revenis kun fruktdonaj atingoj ĉiufoje, malfermante novan ĉapitron por ĉina-rusaj rilatoj kune kun prezidento Putin.”

Xi diris en la artikolo, ke Ĉinio kaj Rusio reciproke estas la plej granda najbaro kaj strategia partnero de kunordigo. Ili ambaŭ estas grandaj landoj en la mondo kaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ambaŭ landoj subtenas sendependan eksterlandan politikon kaj prenas la dulandajn rilatojn kiel altan prioritaton en la diplomatio de la du landoj.

Xi diris, ke estas klara historia logiko kaj forta interna movforto por la kresko de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Dum la pasintaj 10 jaroj, ili faris longan vojon en sia vasta kunlaboro kaj faris signifajn paŝojn en la novan epokon.

Xi diris, ke la altnivelaj interagadoj ludis ŝlosilan strategian rolon por gvidi la ĉina-rusajn rilatojn. La du flankoj fortigis politikan reciprokan konfidon, kreskigis novan modelon de grandlandaj rilatoj, starigis ĉiuflankan kaj multnivelan kunlaboran kadron, agis laŭ la vizio de daŭra amikeco, konstante fortigis la tradician amikecon inter la du landoj, havis proksiman kunordigon sur la internacia scenejo kaj plenumis la respondecojn kiel ĉefaj landoj.

Xi diris, “Rerigardante la eksterordinaran vojaĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio dum la lastaj 70 jaroj kaj pli, ni forte sentas, ke nia rilato ne facile atingis tien, kie ĝi estas hodiaŭ, kaj ke nia amikeco konstante kreskas kaj devas esti ŝatata de ni ĉiuj. Ĉinio kaj Rusio trovis ĝustan vojon de interagoj de ŝtato al ŝtato. Ĉi tio estas ŝlosila por ke la rilato eltenu la provon de ŝanĝiĝantaj internaciaj cirkonstancoj, leciono konfirmita de kaj historio kaj realeco.”

Xi diris, ke lia venonta vizito al Rusio estos vojaĝo de amikeco, kunlaboro kaj paco. Li volas labori kun prezidento Putin por kune adopti novan vizion, novan skizon kaj novajn rimedojn por la kresko de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la venontaj jaroj.

Xi diris, ke ekde la pasinta jaro, estas ĉiuflanka eskalado de la ukraina krizo. Ĉinio ĉiam subtenis objektivan kaj senpartian pozicion bazitan sur la meritoj de la afero, kaj aktive antaŭenigis pacan dialogon. Li prezentis multajn proponojn, t.e., observi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, respekti legitimajn sekurecajn zorgojn de ĉiuj landoj, subteni ĉiujn klopodojn favorajn al paca solvo de la krizo, kaj certigi la stabilecon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Ili fariĝis la fundamentaj principoj de Ĉinio por trakti la ukrainan krizon.

Xi diris, ke por bone administri la mondajn aferojn, oni devas antaŭ ĉio bone administri siajn proprajn aferojn. La ĉina popolo, sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, klopodas en unueco por antaŭenigi la rejuniĝon de la ĉina nacio sur ĉiuj frontoj per la ĉina vojo al modernigo.

Xi diris, “Same kiel ĉiu nova jaro komenciĝas per printempo, ĉiu sukceso komenciĝas per agoj. Ni havas ĉiujn kialojn atendi, ke Ĉinio kaj Rusio, kiel kunvojaĝantoj en la vojaĝo de disvolviĝo kaj rejuniĝo, faros novajn kaj pli grandajn kontribuojn al homa progresado.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree