Ĉina-rusaj rilatoj interpretas ĝustan vojon de interŝtataj interagoj
Yu Publikigita: 2023-03-21 19:46:37

Laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping lunde posttagmeze atingis Rusion por ŝtata vizito ĝis merkredo. En sia skriba parolado ĉe aerodromo en Moskvo, Xi diris, ke li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun Putin pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo por desegni planon pri strategia kunordigo kaj praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko. Antaŭ tio, rusaj mediatoj publikigis subskribitan artikolon de Xi. Li diris en sia artikolo, “Ĉinio kaj Rusio trovis ĝustan vojon de interŝtataj interagoj. Ĉi tio tre gravas al la interrilato por elteni la provon de ŝanĝiĝemaj internaciaj cirkonstancoj kaj estas leciono konfirmita per historio kaj realeco.” Li ankaŭ esprimis pozitivajn atendojn pri la ampleksa disvolviĝo de ĉina-rusaj rilatoj en la venonta stadio. 

La kontaktoj inter ŝtatestroj estas la kompaso kaj ankro de ĉina-rusaj rilatoj. En la pasintaj jaroj, malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de la internacia situacio, la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Rusio ĉiam subtenis striktan komunikadon kaj interŝanĝis vizitojn regule. Ekde 2013, ili renkontiĝis 40 fojojn en duflankaj kaj internaciaj okazoj, firme tenante la direktilon por longdaŭra, sana kaj stabila disvolviĝo de ĉina-rusaj rilatoj.

Sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, politika reciproka konfido inter la du flankoj estis daŭre profundigita, praktika kunlaboro kontinue vastiĝis, internacia kunordigo estis strikta kaj efika, kaj amikeco profunde enradikiĝis en la koroj de la dulandaj popoloj de generacio al generacio. Ekonomia kaj komerca kunlaboro estas la ekzemplo: en 2022, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Rusio superis 190 miliardojn da usonaj dolaroj, kun kresko je 116% kompare kun antaŭ 10 jaroj. Ĉinio estis la plej granda komerca partnero de Rusio dum 13 sinsekvaj jaroj. La rusa komunumo estas plena de atendoj pri la vizito de prezidanto Xi. Alexander Lomanov, vicdirektoro de la Instituto pri Monda Ekonomio kaj Internaciaj Rilatoj de la Rusa Akademio de Sciencoj, opinias, ke la vizito plu antaŭenpuŝos rusa-ĉinajn rilatojn en la nova epoko.

Nun la mondo ne estas paca. Por konservi sian hegemonian pozicion, iuj grandaj potencoj bruadis pri tiel nomata "konkurenco inter grandaj landoj", pliseverigante dividiĝon kaj konfrontiĝon. Ambaŭ Ĉinio kaj Rusio serĉas sendependan eksteran politikon. Iliaj rilatoj estas bazitaj sur ne-alianciĝo, ne-konfrontiĝo kaj ne-direktiĝo al iu ajn tria partio, kaj la duflanka kunlaboro ne estas submetita al interveno de triaj partioj.

Nun, fronte al la ukraina krizo, Ĉinio ĉiam fokusiĝas al pravo kaj malpravo de la afero mem, tenas sin je objektiva kaj justa pozicio kaj aktive antaŭenigas pacan intertraktadon. Antaŭ nelonge, Ĉinio publikigis la dokumenton "Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvado de Ukraina Krizo", kiu ricevis pozitivajn komentojn de la internacia komunumo. Poste, Ĉinio plu alvokos ĉiujn partiojn komenci egalan, racian kaj pragmatan dialogon kaj konsiliĝon por trovi konvenan vojon al solvado de la ukraina krizo. Tio plene pruvas, ke Ĉinio ĉiam staras ĉe la flanko de paco, dialogo kaj historia ĝusteco.

  

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree