Xi renkontiĝas kun Putin en Moskvo
Qiujieming Publikigita: 2023-03-21 15:12:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun sia rusa paralelulo, Vladimir Putin, ĉe la Kremlo post kiam li atingis Moskvon.

Xi diris, ke li ĝojas fari alian ŝtatviziton al Rusio laŭ invito de Putin, aldonante, ke Rusio estis la unua lando, kiun li vizitis post kiam li enoficiĝis kiel prezidanto antaŭ 10 jaroj, kaj memoroj de tiu vizito restas freŝaj hodiaŭ.

Xi diris, ke dum la lastaj 10 jaroj, li kaj Putin restis en proksima kontakto, kaj esprimis sian dankon al Putin pro tuj sendi al li gratulmesaĝojn pri lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj pri lia reelektiĝo antaŭ nelonge kiel ĉina prezidanto.

Xi rimarkigis, ke Rusio okazigos la prezidentan elekton venontjare, kaj sub la forta gvidado de Putin, Rusio bone progresis en disvolvado kaj rejuniĝo. Xi diris, ke li certas, ke la rusa popolo daŭre donos firman subtenon al Putin.

Xi emfazis, ke ekzistas profunda historia logiko por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio atingu tien, kie ĝi estas hodiaŭ. Ĉinio kaj Rusio estas reciproke la plej granda najbaro kaj ampleksa strategia partnero de kunordigo. Ambaŭ landoj prenas sian rilaton kiel alta prioritato en sia ĝenerala diplomatio kaj politiko pri eksterlandaj aferoj.

Xi diris, ke Ĉinio firme subtenas la ĝeneralan direkton de plifortigo de strategia kunordigo kun Rusio, kaj aldonis, ke kaj Ĉinio kaj Rusio sin dediĉas por realigi nacian disvolviĝon kaj rejuniĝon, subteni mondan multpolusecon kaj labori por pli granda demokratio en internaciaj rilatoj.

Xi diris, ke la du landoj devas plu profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en multflankaj platformoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por akceli siajn respektivajn naciajn disvolvadon kaj rejuniĝon, kaj fariĝi bastiono por mondaj paco kaj stabileco.

Putin diris, ke en la pasintaj 10 jaroj Ĉinio faris grandajn atingojn en ĉiuj disvolvaj kampoj pro la elstara gvidado de Xi. Ĉi tio pruvas la forton de la nacia politika sistemo kaj regado de Ĉinio.

Putin diris, ke li estas certa, ke sub la forta gvidado de Xi, Ĉinio certe daŭre disvolviĝos kaj prosperos kaj sukcese realigos ĉiujn grandajn celojn fiksitajn.

Ke kun komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio en la lastaj jaroj donis fruktodonajn atingojn en diversaj kampoj, diris Putin, kaj aldonis, ke Rusio pretas daŭre profundigi la duflankan praktikan kunlaboron, plifortigi komunikadon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj kaj antaŭenigi la mondan multpolusecon kaj pli bonan demokration en internaciaj rilatoj.

La du flankoj havis profundan interŝanĝon de opinioj pri la ukraina problemo.

Xi emfazis, ke plej multaj landoj subtenas malpliigi streĉiĝojn, defendas pacan intertraktadon kaj kontraŭas aldoni fuelon al la fajro. Rigardante la historion, konfliktoj finfine devas esti solvataj per dialogo kaj intertraktado.

Ĉinio opinias, ke ju pli da malfacilaĵoj estas, des pli granda estas la bezono konservi spacon por paco. Ju pli akra estas la problemo, des pli gravas ne rezigni klopodojn por dialogo. Xi diris, ke Ĉinio daŭre ludos konstruivan rolon por antaŭenigi politikan solvon de la ukraina problemo.

Putin diris, ke Rusio aprezas Ĉinion pro konstanta subteno de senpartia, objektiva kaj ekvilibra pozicio kaj starado por justeco pri gravaj internaciaj aferoj. Rusio zorge studis la starpunkton de Ĉinio pri la politika solvo de la ukraina problemo kaj estas malfermita al interparolo por paco. Rusio bonvenigas Ĉinion ludi konstruivan rolon.

La du ŝtatestroj diris, ke ili atendas formalajn interparolojn en la sekva tago por ellabori novan skizon por ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la venontaj jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree