Ĉefpaĝo Lucis Studio

24 Sunaj Periodoj — Printempa Ekvinokso

Lucia Publikigita:2023-03-21 21:45:44

Printempa Ekvinokso (Chunfen), kiu komenciĝas je la 21a de marto ĉi-jare, estas la kvara sunperiodo en la ĉina luna kalendaro.

En la Norda Hemisfero, la Printempa Ekvinokso okazas kiam la suno transiras la ekvatoron, direktante norden. Ĝi markas la komencon de la printempa sezono en la norda hemisfero.

Laŭ observoj de antikvaj ĉinoj, post ĉi tiu tago, migraj birdoj revenos norden kaj plantoj fariĝos pli abundaj helpe de pliigita pluvokvanto.

Nuntempe, pli kaj pli multaj homoj preferas vojaĝi per rapidega fervojo en Ĉinio.

Rigardu, Lucia kaj Pankaff trajne vojaĝas de teĝardeno en Hangzhou al Huangshan-monto en Anhui. Ambaŭ lokoj estas en la listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko. Ili salutas la abelojn, kiuj trairas la kampojn de kolzo.