ĈKG kaj Tut-Rusa Ŝtata Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio komune ekspluatos historiajn bildajn datumojn
Qiujieming Publikigita: 2023-03-21 19:49:00

Okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio, Ĉina Komunikila Grupo kaj Tut-Rusa Ŝtata Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio marde subskribis kunlaboran memorandon en Moskvo. La du flankoj profunde efektivigos la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigos kunlaboron en diversaj kampoj ĉiuflanke kaj plurnivele. Ambaŭ partioj konsentis kune ekspluati kaj utiligi historiajn bildajn datumojn.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), kaj Dobrodeev, prezidanto de Tut-Rusa Ŝtata Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio, subskribis kontrakton kaj faris paroladojn.

Shen diris, ke prezidanto Xi multfoje emfazis, ke historio estas la plej bona lernolibro. Historio prizorgas la estontecon, gvidas la estontecon kaj kondukas homojn antaŭeniri pli ĝuste. ĈKG ankaŭ havas grandan kvanton da riĉaj historiaj materialoj, kaj esperas, ke la du flankoj kune ekspluatos kaj utiligos historiajn bildmaterialojn per reciproka kompletigo de siaj avantaĝoj kaj kundivido de resursoj, por profundigi la reciprokan komprenon kaj tradician amikecon inter la du popoloj.

Dobrodeev diris, ke la historiaj bildmaterialoj ĉi-foje donacitaj al la ĈKG estas altvalora kultura heredaĵo, kiu neniam estis uzata kaj ankoraŭ estas en stato atendanta ekspluaton. Tut-Rusa Ŝtata Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio volas fari komunan esploron kaj disvolviĝon, renovigon, protekton kaj ciferecan teknologian aplikadon kun ĈKG, por ke pli da homoj povu kompreni la historion de la du landoj, kaj antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn kaj interkompreniĝon inter la du popoloj.

Laŭ la memorando, ĈKG kaj Televido kaj Tut-Rusa Ŝtata Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio starigos komunikan mekanismon por ĝustatempe dividi informojn pri historiaj bildaj datumoj de la du landoj; kune starigos renovigon kaj protekton, fortigi la komunan esploron kaj utiligon de ciferecigo de historiaj materialoj. Krome, ili kune planos kaj kunproduktos dokumentajn filmojn kaj special-temajn filmojn, kiuj estos elsenditaj sur ambaŭ platformoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree