Dua sezono (ruslingva versio) de “Voĉo de Xi Jinping: Ŝatataj Aludoj de Xi Jinping” elsendita en Rusio
Qiujieming Publikigita: 2023-03-21 14:45:07

Okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio, en ĉefaj rusaj televidstacioj estis elsendita la dua sezono (ruslingva versio) de “Voĉo de Xi Jinping: Ŝatataj Aludoj de Xi Jinping”. La 20an de marto, Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), kaj Dobrodeev, prezidanto de Tut-Rusa Ŝtata Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio, kune lanĉis la programon kaj faris paroladon. La du flankoj deklaris, ke ili plene ludos la rolon de ĉefaj amaskomunikiloj, respondos al la Tutmonda Civilizacia Iniciato, antaŭenigos interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter Ĉinio kaj Rusio, interpopolajn ligojn, kaj antaŭenigos la konstruadon de komunumo de komuna estonteco por la homaro.

Shen Haixiong diris, ke ĉi-jare estas la 10a datreveno de la koncepto, kiu esits alvokita de prezidanto Xi Jinping, por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro, kaj ankaŭ estas la 10a datreveno de la komuna konstruado de la iniciato “Zono kaj Vojo” de prezidanto Xi. La dua sezono (ruslingva versio) de “Voĉo de Xi Jinping: Ŝatataj Aludoj de Xi Jinping” estis elsendita en Rusio, kio havas unikan signifon. Ĉinio kaj Rusio kunhavas similajn kulturojn kaj kognojn. La serio da programoj ne nur helpos la rusan popolon pli bone kompreni la gvidstilon kaj regan filozofion de prezidanto Xi Jinping de granda lando, sed ankaŭ helpos ĉiujn kompreni la ĉarmon de ĉina tradicia kulturo, la sukceson de regado de Ĉinio en la nova epoko kaj la spiritan originon de ĉina modernigo.

Dobrodeev diris, ke antaŭ kvar jaroj rusaj publikoj konatiĝis kun “Voĉo de Xi Jinping: Ŝatataj Aludoj de Xi Jinping”, kiu estas plena de ĉina filozofia penso kaj literatura heredaĵo. Antaŭ la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Rusio, la novaĵ-stacio “Rusio 24” elsendis novan sezonon de “Voĉo de Xi Jinping: Ŝatataj Aludoj de Xi Jinping”, kio estas la daŭrigo de la altnivela kunlaboro inter Tut-Rusa Ŝtata Televida kaj Radiodisaŭdiga Kompanio kaj ĈKG. Tra la jaroj la du flankoj konfidis unu la alian, proksime kunlaboris en la kampoj de kunproduktado de dokumentaj filmoj kaj novaĵ-raportoj kaj starigis profundan amikecon. Oni kredas, ke la estonta kunlabora perspektivo estas senlime larĝa.

Ĝis nun, “Voĉo de Xi Jinping: Ŝatataj Aludoj de Xi Jinping” estis tradukita en rusan, anglan, japanan, korean, hispanan kaj aliajn plurlingvajn versiojn kaj elsendita, atingante pli ol 4,798 miliardojn da eksterlandaj spektantoj, vekante entuziasmajn respondojn ĉirkaŭ la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree