Xi invitas Putin viziti Ĉinion por ĉeesti forumon de Zono kaj Vojo
Yu Publikigita: 2023-03-21 20:10:35

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde en Moskvo, ke li invitis rusan prezidenton Vladimir Putin vojaĝi al Ĉinio por ĉeesti la trian Forumon de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro ĉi-jare.

Xi diris dum renkontiĝo kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin, ke la invito estis farita en lia neformala renkontiĝo kun Putin. Xi ankaŭ alvokis kontinuajn regulajn kunvenojn inter ĉina kaj rusa ĉefministroj, kaj invitis Mishustin viziti Ĉinion.

Li diris, ke Putin ĉeestis ĉiun el la antaŭaj du forumoj de la Zono kaj Vojo, kaj ke kunlaboro de la Zono kaj Vojo gravas por konekti la du landojn.

Xi akcentis, ke ĉinaj gvidantoj prenas Rusion kiel la ĉefan elekton por siaj eksterlandaj vizitoj, kio konformas al la historia logiko. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaroj kaj ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo unu por la alia, kaj ke tiaj rilatoj eltenis la provon de la profundaj ŝanĝiĝoj de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree