Komuna konstruado de komunumo por tutmonda disvolviĝo
Qiujieming Publikigita: 2023-03-22 18:54:52

Disvolvado estas la ŝlosilo por solvi multajn tutmondajn problemojn kaj defiojn. En 2021, Ĉinio proponis la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, alvokante akceli efektivigon de la Tagordo 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Disvolviĝo, kaj antaŭenigante realigon de pli forta, pli verda kaj pli sana tutmonda disvolviĝo, kaj konstruadon de la komunumo por tutmonda disvolviĝo. La Tutmonda Disvolva Iniciato ricevis pozitivajn respondojn de la internacia komunumo, kaj pli ol 100 landoj esprimas sian subtenon.

Hungara ministro pri eksterlandaj aferoj Peter Szijjarto diris, “Ni kredas ke, se estos sukcesa kaj pragmata kunlaboro inter Oriento kaj Okcidento bazita sur reciprokaj avantaĝoj kaj reciproka respekto, poste paco estos pli facile atingita. Kaj tial ĉi tia ekonomia kaj infrastruktura kunlaboro estas ege grava por ni.”

2023 markas la dekan datrevenon de la propono pri komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Sur la bazo de tiu koncepto, Ĉinio klopodas esti kontribuanto al monda disvolvo dum sia disvolvado, kaj konstrui la komunumon por tutmonda disvolviĝo kune kun la internacia komunumo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree