Xi kaj Putin kune renkontiĝis kun gazetaro
Yu Publikigita: 2023-03-22 16:25:20

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin kune renkontiĝis kun la gazetaro post sia interparolo en Kremlo en Moskvo marde.

Xi diris, ke tio estas lia unua vizito al Moskvo post paso de pli ol tri jaroj, kaj ankaŭ lia unua eksterlanda vojaĝo kaj ŝtata vizito al Rusio post lia reelektiĝo kiel prezidanto de Ĉinio. Dum la pasintaj 10 jaroj, li kaj Putin starigis proksimajn rilatojn, konservis strategian komunikadon kaj atingis fruktodonajn rezultojn per strategia kunordigo inter la du landoj. Li diris, ke li kaj Putin faris sincerajn, amikajn kaj fruktodonajn interparolojn, profunde interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj gravaj regionaj kaj internaciaj demandoj de komunaj interesoj, kaj atingis novajn, gravajn komunajn komprenojn en multaj kampoj.

Ili subskribis kaj publikigis la komunan deklaron de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Rusa Federacio pri Profundigo de la Ampleksa Strategia Partnereco de Kunordigo por la Nova Epoko kaj la Komunan Deklaron de la Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Prezidento de la Rusa Federacio pri Antaŭ-2030a Disvolva Plano pri Prioritatoj en Ĉina-Rusa Ekonomia Kunlaboro, farante planojn kaj aranĝojn por disvolvado de duflankaj rilatoj kaj ampleksa kunlaboro inter la du landoj estontece.

La ĉina prezidanto akcentis, ke li kaj Putin retrorigardis la atingojn de la kreskantaj duflankaj rilatoj en la lastaj 10 jaroj, kaj ambaŭ opinias, ke la interrilato multe superis la duflankan amplekson kaj tre gravas por la tutmonda strukturo kaj la homara estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree