Xi kaj Putin konsentas profundigi ampleksan strategian partnerecon de kunordigo por nova epoko
Qiujieming Publikigita: 2023-03-22 14:51:53

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde konversaciis kun rusa prezidento Vladimir Putin ĉe la Kremlo en Moskvo. Ili havis sincerajn, amikecajn kaj fruktodonajn interparolojn pri la duflankaj rilatoj kaj gravaj regionaj kaj internaciaj demandoj de reciprokaj interesoj, kaj atingis novajn, gravajn komunajn komprenojn en multaj kampoj.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Rusio reciproke estas la plej granda najbaro kaj ke firmiĝo kaj disvolvado de longdaŭraj bonnajbaraj rilatoj kun Rusio kongruas kun historia logiko kaj strategia elekto de Ĉinio, kiu ne estos ŝanĝita pro iu ajn turniĝo.

Xi diris, ke kiel ajn la internacia situacio ŝanĝiĝos, Ĉinio dediĉos sin por antaŭenigi la ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo por nova epoko. Xi aldonis, ke ĉi tiu ŝtata vizito al Rusio estas vojaĝo de amikeco, kunlaboro kaj paco. Ĉinio pretas kunlabori kun Rusio por riĉigi la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo por nova epoko, alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj kaj fari pli grandan kontribuon al homa progreso.

Xi kaj Putin aŭskultis raportojn de la ĉefaj oficistoj de la koncernaj registaraj departementoj de la du landoj pri kunlaboro en diversaj kampoj.

Xi diris, ke danke al komunaj klopodoj, Ĉinio kaj Rusio daŭre profundigas politikan reciprokan konfidon, kunfandiĝon de interesoj kaj komprenon inter la popoloj. Xi aldonis, ke ilia kunlaboro en tiaj kampoj kiel la ekonomio kaj komerco, investo, energio, homaj kulturaj interŝanĝoj kaj sur la subnaciaj niveloj faris daŭran progreson. Estas kreskanta nombro da kampoj kaj eĉ pli forta konsento por kunlaboro.

Rimarkinte, ke ĉina-rusa kunlaboro havas signifan potencialon kaj spacon kaj estas strategia, fidinda kaj stabila, Xi diris, ke la du flankoj devas plifortigi ĝeneralan kunordigon, akceli komercon en tradiciaj kampoj, kiel energio, resursoj kaj elektromekanikaj produktoj, senĉese plibonigi la restaŭron de industriaj kaj provizaj ĉenoj, vastigi kunlaboron en tiaj kampoj kiel informa teknologio, la cifereca ekonomio, agrikulturo kaj komerco de servoj. Xi aldonis, ke ili devas plifortigi kunlaboron en kampoj de novigado kaj faciligi transliman loĝistikon kaj transportadon.

Xi diris, ke la du flankoj devas fortigi la interhomajn interŝanĝojn. Xi alvokis klopodojn instigi pli da interagoj inter amikecaj provincoj/ŝtatoj kaj inter amikecaj urboj, certigi la sukceson de la Jaroj de Sporta Interŝanĝo kaj faciligi la homajn interŝanĝojn inter la du landoj.

Putin denove esprimis la varmajn gratulojn de Rusio pro la reelekto de Xi kiel prezidanto de Ĉinio per ĉiuj voĉoj kaj la formado de nova registaro en Ĉinio. Li diris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio tre bone disvolviĝas, kaj bona progreso estas farita en ĉiuj kampoj de duflanka kunlaboro.

Putin esprimis esperon, ke la du flankoj plene uzos siajn ekzistantajn interŝanĝojn kaj laborojn por nova progreso en praktika kunlaboro en diversaj kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, investo, energio, spaco kaj translima transportado kaj loĝistiko, kaj alportos interhomajn kaj kulturajn interŝanĝojn en sporto kaj turismo kaj sur subnaciaj niveloj al novaj altecoj.

Putin diris, ke Rusio firme subtenas Ĉinion por subteni siajn legitimajn interesojn pri aferoj rilataj al Tajvano, Honkongo kaj Xinjiang. Li aldonis, ke Rusio gratulas Ĉinion pro helpo por sukcese atingi historiajn atingojn de la interparoloj inter Saud-Arabio kaj Irano en Pekino, kio plene pruvas la gravan pozicion kaj pozitivan influon de Ĉinio kiel granda lando en la mondo.

Putin diris, ke Rusio aprezas Ĉinion pro ĝia konstanta preno de objektiva kaj senpartia pozicio pri internaciaj aferoj, subtenas la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, kiujn Ĉinio prezentis, kaj estas preta plue plifortigi internacian kunordigon kun Ĉinio.

Xi kaj Putin opinias, ke la interŝanĝo inter la du flankoj dum la vizito estas profunda, riĉa kaj ampleksa kaj injektis novan impulson al la disvolviĝo de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko.

Post la interparolo, Xi kaj Putin kune subskribis Komunan Deklaron de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Rusa Federacio pri Profundigo de Ampleksa Strategia Kunordigo por la Nova Epoko kaj Komuna Deklaro de la Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Prezidento de Rusa Federacio pri Disvolva Plano antaŭ 2030 pri Prioritatoj en Ekonomia Kunlaboro de Ĉinio kaj Rusio.

Dum la vizito, la du flankoj ankaŭ subskribis duflankajn kunlaborajn dokumentojn en tiaj kampoj kiel agrikulturo, forstumado, baza scienca kaj teknologia esplorado, merkata reguligo kaj amaskomunikiloj.

La du ŝtatestroj kune renkontiĝis kun raportistoj en la gazetara konferenco post siaj interparoloj en la Kremlo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree