Rondtabla konferenco “Ĉina Modernigo kaj Nova Ŝanco de Mondo” okazis en Moskvo
Qiujieming Publikigita: 2023-03-22 21:38:38

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj “Rossiya Segodnya” Internacia Amaskomunikila Grupo merkrede kune okazigis rondtablan konferencon nomatan “Ĉina Modernigo kaj Nova Ŝanco de Mondo” en Moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de ĈKG kun estroj de rusaj ĉefaj amaskomunikiloj kaj universitatoj, registaraj oficistoj, specialistoj kaj kleruloj el Ĉinio kaj Rusio diskutis pri la temo “Moderniga vojo taŭgaj al propraj naciaj kondiĉoj”. Ĉeestantoj konsentis, ke Ĉinio malfermis vojon al modernigo, kiu konformas al la naciaj kondiĉoj.

Shen diris, ke dum la pasintaj dek jaroj, prezidanto Xi Jinping proponis la koncepton de konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, la iniciaton “Zono kaj Vojo”, la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, la Tutmondan Sekuran Iniciaton, la Tutmondan Civilizacian Iniciaton kaj “ĉinan modernigon”, kiuj liveris la ĉinan solvo al la mondo kaj reflektis lian saĝon, aŭdacon kaj decidemon kiel granda politikisto. Shen diris, ke ĈKG klopodos por antaŭenigi la diversigon kaj justecon de la internacia amaskomunikila laboro, aŭdigi al la mondo pli da voĉoj de homoj el diversaj landoj por sendepende esplori kaj elekti disvolvan vojon kaj kontribui al la modernigo de la homa socio.

Denisov, unua vicprezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj de la Konsilio de Rusa Federacio, diris, ke la rusa flanko subtenas la koncepton pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro kaj la iniciaton “Zono kaj Vojo”, kaj kune protektos la pacon kaj sekurecon de la mondo sub la kadro de la Tutmonda Sekura Iniciato.

Nikolov, direktoro de la rusa mediato Russia Today Television (RT), diris, ke kun la ŝanĝiĝanta internacia situacio, la naturo de amaskomunikiloj en okcidentaj landoj, ke ili ignoras faktojn kaj distordas veron, estas elmontrita. Sub tia fono, rusaj kaj ĉinaj amaskomunikiloj devas plifortigi kunlaboron, plenumi amaskomunikilajn respondecojn, klarigi miskomprenon, distingi bonon de malbono kaj kune helpi realigi justecon en la tutmonda publika opinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree