“Usona demokratio” venenas ne nur Irakon
Yu Publikigita: 2023-03-22 15:50:26

"La kaoso post la milito pruvis, ke la Iraka Milito estas eraro kaj katastrofo ekde sia komenco," komentis la retejo de la usona semajna gazeto Atlantic Weekly la 20an de marto. Antaŭ du tagoj, kelkcent kontraŭmilitaj aktivuloj manifestaciis en la placo Lafayette, norde de la Blanka Domo. Ili alte tenis panelojn kun skribitaj sloganoj "Diru 'ne' al la senfina milito de Usono", "Ĉesu financi militon", "Konstruu lernejojn anstataŭ fabriki bombojn", kaj urĝis la usonan registaron repensi la Irakan Militon kaj malŝalti la "militmaŝinon".

La 20an de marto antaŭ 20 jaroj, Usono kune kun okcidentaj aliancanoj komencis invadi Irakon je la preteksto, ke "Irako posedas amasdetruajn armilojn". La milito mortigis aŭ vundis pli ol 200 000 civilulojn kaj delokis pli ol 9 milionojn da homoj. Dudek jaroj pasis, kaj Usono ankoraŭ ne povas montri konkludajn atestojn. Irako, antikva civilizacio plene suferigita de la milito, fariĝis montrofenestro por la malbonaj sekvoj de "usona demokratio".

La 20an de marto, la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, publikigis raporton en sia retejo titolitan "La Demokratia Stato en Usono: 2022", rivelante, ke usona demokratio estis en kaoso enlande kaj ke vidaĵo de ruiniĝo kaj katastrofoj estis posttasitaj sekve de tio, ke Usono kolportis kaj trudis sian demokration en la tuta mondo. La raporto esperas, ke ĝi helpos forigi la fasadon de usona demokratio por pli da homoj.

La raporto diris, ke en nuna Usono, la lukto inter la du politikaj partioj pliigas politikan polarizon, mona politiko fariĝas pli furioza, libereco de esprimado ĝuas senrajtan renomon, la justica sistemo ignoras la publikan opinion, kaj la publiko pli desapontiĝas pri la "usona demokratio." Laŭ enketo de Pew-Centro, 65% de usonanoj opinias, ke la usona demokratia sistemo bezonas gravan reformon, kaj 57% de la respondantoj opinias, ke Usono ne plu estas demokratia modelo. Tamen, tia lando obsedata de malsanoj ankoraŭ agas kiel instruisto de demokratio, uzante la tri kartojn de milito, sankcioj kaj fabrikado de "demokratio kontraŭ aŭtoritatismo" por subpremi aliajn landojn kaj serĉi sian propran gajnon, kio malpacigas la mondon.

Kial Usono estas tiel militema? Usona vicprezidanto Kamala Harris donis la respondon: "Dum la pasintaj multaj jaroj, generacioj de usonanoj batalis por nafto." En lastatempa intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, iama ĉefministro de la iraka provizora registaro Allawi diris, "La tiel nomata 'usona demokratio' en Irako servas la interesojn de Usono anstataŭ tiujn de la iraka popolo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree