Strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio ege gravas por mondo
Yu Publikigita: 2023-03-23 16:58:35

La ŝtatestroj de Ĉinio kaj Rusio kune subskribis du komunajn deklarojn, farante planojn kaj aranĝojn por disvolvado de duflankaj rilatoj kaj ampleksa kunlaboro inter la du landoj estontece. La du flankoj subskribis kelkajn dokumentojn pri duflanka kunlaboro en la kampoj de agrikulturo, arbarkulturo kaj baza scienca esploro. La 22an de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian ŝtatan viziton al Rusio. Fruktodonaj rezultoj de la vizito atestas la historian "vojaĝon de amikeco, kunlaboro kaj paco".

Tio estas la unua vojaĝo de Xi al Rusio post lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto kaj ankaŭ lia naŭa ŝtata vizito al la lando. Dum lia tri-taga restado, la ŝtatestroj de la du landoj faris longtemajn sincerajn, amikajn kaj fruktodonajn interparolojn kaj interŝanĝojn, atingante multajn novajn gravajn konsentojn. La du flankoj konsentis profundigi la ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo por la nova epoko. Dum komuna renkontiĝo kun la gazetaro, la rimarkoj de Xi profunde impresis la eksteran mondon: "La ĉina-rusaj rilatoj multe superas la duflankan amplekson kaj tre gravas por la monda strukturo kaj la estonteco de la homaro."

Praktika kunlaboro estas grava kampo en la disvolviĝo de duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Dum la vizito, la du flankoj subskribis la la Komunan Deklaron de la Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Prezidento de la Rusa Federacio pri Antaŭ-2030a Disvolva Plano pri Prioritatoj en Ĉina-Rusa Ekonomia Kunlaboro, difinante 8 ĉefajn direktojn de ekonomia kunlaboro.

Ju pli kompleksa estas la internacia situacio, des pli elstara la bezono plifortigi komunikadon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Rusio. Dum la vizito, la ĉina flanko emfazis la bezonon plifortigi kunlaboron kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, la kunlabora mekanismo de BRICS-landoj, la G20 kaj aliaj internaciaj multflankaj institucioj, praktiki veran multflankismon, pli multe kontribui por konservi nutraĵan sekurecon, energisekurecon kaj stabilecon de la industriaj kaj provizaj ĉenoj de la mondo, kaj kune antaŭenigi la konstruadon de la homara komunumo kun komuna estonteco. La rusa flanko esprimis eksplicitan subtenon al la Tutmonda Sekureca Iniciato, Tutmonda Disvolva Iniciato kaj Tutmonda Civilizacia Iniciato proponitaj de Ĉinio, kaj gratulis Ĉinion, ke pro ĝiaj klopodoj la pekina dialogo inter Saud-Arabio kaj Irano atingi historiajn rezultojn.

Pri la ukraina demando, Ĉinio kaj Rusio akcentis en la komuna deklaro, ke respondeca dialogo estas la plej bona maniero por solvi la demandon. La rusa flanko reasertis sian devontigon rekomenci pacan intertraktadon kiel eble plej baldaŭ, aklamis la volon de Ĉinio ludi pozitivan rolon por solvi la ukrainan krizon per politikaj kaj diplomatiaj kanaloj, kaj bonvenigis la konstruivajn proponojn en la dokumento "La pozicio de Ĉinio pri politika solvado de la ukraina krizo". Ĉi tio montras, ke la objektiva, senpartia kaj pac-akcela pozicio de Ĉinio estas vaste agnoskita. La mondo klare vidas la respondecon de Ĉinio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree