La leĝdonantoj de Svedio merkrede voĉdonis favore al la lando per frakase grandega plimulto aliĝi al Nord-Atlantika Traktata Organizo (NATO).
La voĉdono estis 269 favoraj kaj 37 kontraŭaj, kaj 43 leĝdonantoj ne ĉeestis.
Hungario kaj Turkio estas la lastaj du landoj inter la 30 membroj de NATO, kiuj ne ratifas la aliĝojn de Svedio kaj Finnlando al la milita alianco.
Svedio kaj Finnlando rezignis siajn dekjarajn politikojn de milita ne-alianciĝo kaj petis aliĝi al NATO lastan majon.
La prezidento de Turkio Recep Tayyip Erdogan vendrede konsentis peti la parlamenton de sia lando voĉdoni pri la aliĝo de Finnlando al NATO, sed prokrastis tiun de Svedio, dirante, ke Finnlando faris konkretajn paŝojn por trakti la zorgojn pri sekureco de Turkio.