Antaŭ la “Pintkunveno pri Demokratio” de Usono, la Dua Internacia Forumo pri Demokratio: Komunaj Homaj Valoroj ĵaŭde komenciĝis en Pekino, kie pli ol 300 gastoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj diskutas pri diversaj formoj de demokratio, kritikante monisman kaj hegemonian rakontadon pri la temo.
Diskutante la originon, formon kaj efikecon de diversaj demokratiaj sistemoj, ĉefprelegantoj en la malferma ceremonio atingis komunan konsenton, ke vera demokratio estas karakterizita per dialogo, reciproka respekto kaj reciproka lernado. Ili emfazis la neceson de kunekzisto de malsamaj sistemoj en komunumo kun komuna estonteco por la homaro.