Meksika prezidento: Usono konsideras sin kiel mondan registaron
Qiujieming Publikigita: 2023-03-23 18:22:39

La rusa mediato Rossiya Segodnya raportis, ke la registaro de Biden marde publikigis raporton, dirante, ke fidindaj pruvoj montras, ke meksikaj aŭtoritatoj estas suspektataj pri kontraŭleĝa mortigo de civiluloj, uzo de kruelega torturo, deviga malaperigo k.t.p. La raporto ankaŭ akuzis la meksikan registaron pri korupto, senbridaj krimoj kaj malalta procento de puno kontraŭ krimoj.

Meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador marde respondis amaskomunikilojn pri tiuj akuzoj, dirante, “Ĉi tio tute estas malvera! Ili estas trompistoj!” Li aldonis, ke oni ne meritas koleri pri ĝi. La usonanoj estas tiaj, ke ili konsideras sin kiel la registaron de la mondo. López faris la rimarkojn antaŭ renkontiĝo kun John Kerry, la klimata sendito de usona prezidento.

En gazetara konferenco la 8an de marto, López montris, ke la usonaj politikistoj kaj amaskomunikiloj estas hipokritaj kaj deziras akiri favoron de la publiko per belaj vortoj. La 13an de marto, li denove refutis la usonan flankon, dirante, ke la prospera turisma industrio de Meksiko pruvas, ke la lando estas “pli sekura ol Usono”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree