Ĉina proparolanto faris paroladon pri entrudiĝo de usona militŝipo en Xisha-akvojn de Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2023-03-24 16:24:24


Tan Kefei, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Nacia Defendo, faris paroladon pri la entrudiĝo de usona militŝipo en ĉinajn akvojn de la insularo Xisha.

Tan diris, ke misil-ekipita destrojero Milius denove entrudiĝis en la ĉinajn teritoriajn akvojn de la insularo Xisha sen la permeso de la ĉina registaro, subfosante pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro. La Suda Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) laŭleĝe faris sekvadon kaj monitoradon laŭleĝe kaj donis averton pri forpelo.

Tan diris, ke la ago de la usona armeo grave malobservis la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, kaj grave malobservis la internacian leĝon, kaj ke tio estas la pruvo, ke Usono efektivigas navigan hegemonion kaj faras militecigon en la Suda Ĉina Maro. Ĉinio urĝas la usonan flankon tuj ĉesigi tiajn provokojn, alie ĝi portos la gravajn sekvojn kaŭzitajn de tiu ĉi afero. La PLA prenos ĉiujn necesajn rimedojn por firme protekti naciajn suverenecon kaj sekurecon, kaj firme konservi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree