Altranga ĉina diplomato telefone interparolis kun franca prezidenta diplomatia konsilisto
Qiujieming Publikigita: 2023-03-24 14:42:21

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde telefone interparolis kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento Emmanuel Macron laŭ lia invito.

La du oficialuloj interŝanĝis vidpunktojn kaj atingis novan ĝeneralan konsenton pri efektivigo de altnivelaj interŝanĝoj kaj antaŭenigo de ĉina-franca ampleksa strategia partenereco.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Bruoo de la Centra Komitato de la KPĈ, konigis la lastatempan viziton de prezidanto Xi Jinping al Rusio. Wang diris, ke la du ŝtatestroj atingis serion da konsentoj pri vastigi la duflankan kunlaboron kaj rekonfirmis sian devontigon pri sekvi la multflankismon, subteni la aŭtoritaton de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj kune antaŭenigi mondan multpolusiĝon kaj pli grandan demokration en internaciaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio daŭre subtenas sian bazan pozicion antaŭenigi pacan intertraktadon pri la ukraina problemo. Li aldonis, ke la komuna deklaro eldonita de la du ŝtatestroj faris gravajn klarigojn pri la afero, sendis voĉon de paco al la internacia komunumo kaj montris la deziron por dialogo.

Wang diris, ke la ĉina flanko esperas, ke ankaŭ Francio kaj aliaj eŭropaj landoj ludos sian konvenan rolon, kaj ke batalhalto, rekomenco de paca intertraktado kaj politika solvo de la ukraina krizo devas fariĝi la strategia konsento inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Bonne esprimis aprezon por la pozitiva rolo de Ĉinio en antaŭenigo de paca intertraktado. Li diris, ke Francio ne subtenas tendaran konfrontiĝon pri la ukraina krizo. Li diris, ke ambaŭ Francio kaj Ĉinio volas politikan kaj intertraktan finon de la krizo, kaj ke Francio pretas kune klopodi kun Ĉinio por antaŭenpuŝi batalhalton kaj trovi pacan solvon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree