Usono devas nuligi ĉiujn aldonajn tarifojn sur ĉinaj produktoj
Yu Publikigita: 2023-03-24 19:35:47

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco, Shu Jueting, diris ĵaŭde, ke Usono devas nuligi ĉiujn aldonajn tarifojn truditajn al ĉinaj varoj kiel eble plej frue.

Shu diris en gazetara konferenco, ke aldonaj tarifoj truditaj laŭ Sekcio 301 konsistigas unuflankan kaj komercan protektismon, kaj ili severe malhelpis duflankan komercon kaj malstabiligis tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn.

Ŝi faris la deklaron responde al la raporto de la 15a de marto de la Usona Internacia Komerca Komisiono. Ĝi malkaŝis, ke tarifoj laŭ Sekcioj 232 kaj 301 rezultigis preskaŭ duobliĝon de prezoj de usonaj importaĵoj, kaj ke usonaj importistoj portis preskaŭ la plenan ŝarĝon de la tarifoj de Sekcio 301.

Ŝi diris, ke la usona flanko devas atenti opiniojn de la usona publiko pri la afero, respekti la decidon de la disput-trakta komisiono de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), ke la tarifoj de Sekcio 301 malobservis la regulojn de la MOK, kaj nuligi ĉiujn aldonajn tarifojn truditajn al ĉinaj varoj kiel eble plej frue.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree