Eksplodo de pipelinoj Nord Stream devas esti esplorita ĝisfunde
Yu Publikigita: 2023-03-24 16:04:53

Prestiĝa usona enketĵurnalisto Seymour Hersh merkrede raportis per socia mediato, ke estas falsa novaĵo la raporto, ke tiel nomata organizo “subtenanta la ukrainan registaron” sabotis la naturgasajn pipelinojn Nord Stream per eksplodo. Li diris, ke la falsa novaĵo estis fabrikita kaj disvastigita de la usona inform-servo sub ordono por kaŝi la veron.

Antaŭ preskaŭ monato kaj duono, Hersh raportis, ke laŭ bone informita diplomatia persono, la usona registaro de Joe Biden planis eksplodigi la pipelinojn North Stream, kiuj transportis naturgason de Rusio al Eŭropo. Hersh ĉi-foje ankoraŭ disponigis multajn detalojn kaj pruvojn. Laŭ la fonto, komence de la kuranta monato dum sia vizito al Usono, germana ĉefministro Olaf Scholz diskutis pri eksplodo de la pipelinoj North Stream kun usona prezidento Biden. Poste la usona Centra Inform-Agentejo estis taskita pri kunlaboro kun la germana federacia inform-servo pri pretigo de "kovrila rakonto" por kaŝi la veron de la okazaĵo. "La Centra Inform-Agentejo komencis ĉi tiun projekton por refuti akuzojn, ke Biden ordonis saboti la pipelinojn," diris la informita persono.

Se la nova raporto de Hersh estas vera, la UN bezonas gvidi internacian enketon pri la okazaĵo de North Stream por rapide konstati la faktojn. Oni rimarkis, ke kelkajn tagojn post la vizito de Scholz al Usono, la usona ĵurnalo New York Times kaj la germana gazeto Die Zeit preskaŭ samtempe publikigis raportojn, ke organizo “subtenanta la ukrainan registaron” estis malantaŭ la okazaĵo. Ĉu tio estas koincida?

La internacia komunumo levis multajn demandojn pri la raportoj, ke la tiel nomata organizo “subtenanta la ukrainan registaron” sabotis la pipelinojn. Justin Crump, ĝenerala direktoro de Sibylline, konsultiĝa kompanio pri tutmonda strategia risko, atentigis, ke la sekco de difektita pipelino estas unuforma, kio indikas, ke la kalkulo de la eksplodiga personaro estas sufiĉe preciza. Estas malfacile por organizoj de civila socio plenumi tian taskon krom la pintklasaj armeaj specialaj trupoj de la mondo.

La reago de la usona registaro estas pli suspektinda. Pasis monato kaj duono post la unua raporto de Hersh, kaj Vaŝingtono restis silenta krom simplaj rifuzoj. En sia lasttempa raporto, Hersh atentigis, ke normale, prezidento Biden devas rajtigi la inform-servon uzi ĉiujn resursojn por fari detalan esploron pri la okazaĵo. Tamen, la informita diplomatia persono diris, ke la prezidento ne faros tion, "kial? Ĉar li scias la solvon."

Krom la silento, Usono ankoraŭ klopodas malhelpi rilatajn esplorojn. Antaŭe, Rusio proponis projekton de rezolucio ĉe la Sekureca Konsilio de la UN, kun la celo antaŭenigi internacian enketon de la UN. Sed Usono kaj aliaj okcidentaj membroj de la Sekureca Konsilio kontestis tion. Internacia enketo sub la gvidado de la UN helpas formi sinergion kun nunaj enketoj de landoj por rapide konstati la veron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree