Vera vizaĝo de usona demokratio: Socio dividita enlande kaj milito lanĉita ekstere
Qiujieming Publikigita: 2023-03-24 21:25:35

Laŭ la donitaĵoj de la Usona Buroo de Censo, la koeficiento de Gini atingis novan alton de 0,494 en Usono. Federacia Rezervo de Usono publikigis raporton, dirante, ke la totala neta aktivo de 1-procentaj usonaj familioj kun la plej alta espezo unuafoje superis tiujn de 60-procentaj familioj kun meznivela enspezo en 2021.

Alfrontante la teruran realecon de sia propra demokratio, Usono kiel “demokratia instruisto” eksportis “demokration” kaj enmiksiĝis en internajn aferojn de aliaj landoj, kaj eĉ publike lanĉis militon, instigante al la "kolora revolucio".

Alfred de Zayas, fakulo pri internacia leĝo kaj eksa altranga oficialulo de Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN diris, “Ili ĉiuj estas kontraŭleĝaj. Ili ĉiuj malobservas la Ĉarton de la UN, kaj ili malobservas kutiman internacian leĝon. Estas tre malnova kaj solida principo de internacia leĝo, kiu malpermesas enmiksiĝon en la internajn aferojn de aliaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree