Altranga ĉina diplomato renkontiĝis kun novzelanda ministro pri eksterlandaj aferoj
Qiujieming Publikigita: 2023-03-25 16:57:53

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede en Pekino renkontiĝis kun la vizitanta novzelanda ministro pri eksterlandaj aferoj Nanaia Mahuta.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke malgraŭ diferencoj en historio, kulturo kaj sociaj sistemoj, Ĉinio kaj Nov-Zelando ĉiam respektas, aprezas kaj fidas unu la alian. La dulandaj rilatoj delonge estas al la unua vico de la rilatoj de Ĉinio kun evoluintaj okcidentaj landoj.

Wang diris, “Ni rigardas Nov-Zelandon kiel gravan kunlaboran partneron kaj havas plenan fidon je la certeco kaj stabileco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando.” Li alvokis la du landojn plifortigi reciprokan konfidon kaj antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron al nova nivelo.

Mahuta diris, ke Nov-Zelando atendas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj formiĝi pli maturaj duflankaj rilatoj en la venontaj 50 jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree