Ĉesigi subpremon kontraŭ entreprenoj de aliaj landoj
Selena Publikigita: 2023-03-25 16:01:24

Responde al partopreno de Shou Zi Chew, plenuma ĉefadministranto de TikTok en aŭskultado de usona Kongreso, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning vendrede diris en regula gazetara konferenco, ke Usono devas respekti principojn de merkata ekonomio kaj justa konkurenco, kaj ĉesigi subpremon kontraŭ entreprenoj de aliaj landoj.

Mao diris, ke Ĉinio rimarkis esprimojn de TikTok. Ŝi akcentis, ke Ĉinio alte atentas kaj laŭleĝe protektas privatecon kaj sekurecon de donitaĵoj, neniam kaj neniel postulas, ke entreprenoj aŭ individuoj kolektas aŭ liveras donitaĵojn, mesaĝojn kaj informojn de aliaj landoj por la ĉina registaro per rimedoj kontraŭ lokaj leĝoj. Ŝi aldonis, ke iuj membroj de usona Kongreso diris, ke serĉo de malpermeso de TikTok estas ksenofobia politika persekutado. Usono devas respekti principojn de merkata ekonomio kaj justa konkurenco, ĉesigi subpremon kontraŭ entreprenoj de aliaj landoj kaj liveri malferman, senpartian, justan kaj nediskriminacian medion por investo kaj negoco de entreprenoj el diversaj landoj en Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree