Singapura ĉefministro: “Zono kaj Vojo” estas signifoplena kaj bezonata por Singapuro
Qiujieming Publikigita: 2023-03-25 16:29:03

Lastatempe, singapura ĉefministro Lee Hsien Loong ricevis intervjuon kun Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG).

Lee diris, ke la rilatoj inter la du landoj estas tre bona. Singapuro kaj Ĉinio kunlaboras en diversaj kampoj dum multaj jaroj. La diplomatiaj rilatoj estis starigitaj en 1990, tamen la du landoj jam kunlaboris antaŭ tiu tempo. Tial , ili povas konfidas kaj komprenas unu la alian.

Parolante pri la iniciato “Zono kaj Vojo”, Lee diris, ke la singapura flanko subtenas la iniciaton “Zono kaj Vojo”. Ĉar ili opinias, ke ĝi estas bona iniciato proponita de Ĉinio. Ĉinio disvolviĝas kaj iras al prospero, kaj la pozicio de Ĉinio en la mondo pli kaj pli gravas. La iniciato “Zono kaj Vojo” estas maniero por Ĉinio kontribui al regiona disvolviĝo. Tiu iniciato estas bonvenigita de la tuta regiono ĉar ĝi helpas Ĉinion integriĝi en regionan reton de kunlaboro kaj interdependeco, kiu estas reciproke utila kaj gajna. Regiona disvolviĝo bezonas infrastrukturon, kaj infrastrukturo bezonas financadon. Kun ĉi tiuj kapabloj, Ĉinio povas konstrui infrastrukturon, liveri financadon kaj disvolvi ekonomiajn kaj komercajn ligojn kun landoj de la regiono. Kun la iniciato “Zono kaj Vojo”, ekzistas kadro en tiuj, kiuj ideoj povas esti realigitaj.

Lee diris, “Ĉinio estas la plej granda ekonomio en nia regiono, kaj estas grava por ni starigi malferman, daŭrigeblan kaj reciproke utilan rilaton kun Ĉinio. De ĉi tiu perspektivo, ni kredas ke la iniciato “Zono kaj Vojo” estas signifoplena kaj ni subtenas ĝin.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree