Okazis la 14a Ĉina Kongreso de Esperanto en Pekino
Lucia Publikigita: 2023-03-25 19:14:44

La 25an de marto en Pekino grandioze okazis la 14a Ĉina Kongreso de Esperanto kun la temo "Nova Epoko, Novaj Taskoj, Nova Progreso".

Pli ol 200 reprezentantoj el 16 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj tra la lando ĉeestis la malferman ceremonion. Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio(UEA), ĉeestis la kunvenon interrete kaj faris paroladon. Universala Esperanto-Asocio, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Komisiono de UEA pri Azia-Oceania Esperanto-Movado, Japana Esperanto-Instituto, Korea Esperanto-Asocio ktp. sendis gratulmesaĝojn interrete.

Du Zhanyuan, direktoro de Ĉina Internacia Komunika Grupo, montris en sia parolado, ke Esperanto estas lingvo, kiu celas pacon, amikecon kaj interkompreniĝon. Ĝi ludas gravan rolon por antaŭenigi komprenon kaj amikecon inter Ĉinio kaj eksterlandoj, kaj ankaŭ havas grandan potencialon en antaŭenigado de la konstruo de komunumo kun komuna estonteco por homaro.

En sia videoparolado, Duncan Charters asertis, ke la atingoj de Ĉinio en Esperanto-edukado, trejnado de junularaj talentoj, okazigo de internaciaj junularaj aktivadoj kaj plifortigo de la rilato inter la Universala Esperanto-Asocio kaj Unesko estas lernindaj de UEA kaj Esperanto-kolegoj el la tuta mondo.

Chen Haosu, eksprezidanto kaj ĝenerala konsilisto de Ĉina Esperanto-Ligo, diris en sia parolado, ke la celo kaj origina intenco de Esperanto estas realigi la unuecon de la homoj per lingva komunikado kaj iri al la disvolviĝo kaj progreso de la mondo. 

La kunveno interkonsiliĝis kaj aprobis la laboran raporton de la 10a Konsilio, voĉdonis kaj pasigis la "Ĉarton de Ĉina Esperanto-Ligo", "Membro-Administrajn Rimedojn de Ĉina Esperanto-Ligo" kaj "Membrokotizo-Administrajn Rimedojn de Ĉina Esperanto-Ligo", kaj elektis novan konsilion kaj konstantan konsilion. Liu Dawei estis elektita kiel la nova prezidanto de la konsilio.

La kunveno ankaŭ laŭdis progresintajn grupojn kaj individuojn, kiuj faris gravajn kontribuojn al la antaŭenigo kaj disvolviĝo de Esperanto de 2020 ĝis 2022.

La Ĉina Kongreso de Esperanto okazas ĉiun duan jaron, celante plialtigi la komprenon, unuecon kaj amikecon inter Esperanto-parolantoj, interŝanĝi informojn kaj spertojn pri Esperanto-laboro kaj movado, plibonigi la lingvoscion de membroj, diskuti akademiajn aferojn de Esperanto-lingvo, antaŭenigi la interŝanĝon inter ĉina kaj fremda kulturoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree