Usonaj retanoj: aŭskultado de usona Kongreso pri TikTok faris usonanojn aspekti tiel stultaj
Selena Publikigita: 2023-03-25 16:02:33

Je la 10a horo de la 23a de marto laŭ la loka tempo, Shou Zi Chew, plenuma ĉefadministranto de TikTok partoprenis en aŭskultado de Komitato pri Energio kaj Komerco de usona Ĉambro de Reprezentantoj por respondi demandojn de usonaj politikistoj pri la tiel nomata “nacia sekureco”.

En la aŭskultado de pli ol 4 horoj, tiuj usonaj politikistoj, kiuj akiris famon pri “apartiĝo de interreta epoko”, refoje prezentis kelkajn “famajn scenojn”, elmetis demandojn ekzemple “ĉu la aplikaĵo estas alirebla al WiFi”, “kial TikTok havas enhavon de drogaĉo, sed Douyin ne havas koncernan enhavon” kaj tiel plu.

En la aŭskultado, eĉ aperis sceno de “parolu malpermesite”. Kiam iu politikistino direktis demandon per longa parolado al Chew, Chew petis prezidanton de la aŭskultado permesi lian klarigon, sed la prezidanto rifuzis lian peton per la kaŭzo, ke la kunveno devas daŭrigi la procezon.

Usonaj mediatoj raportis, ke sur TikTok troviĝas multaj videaĵoj kun malfavora opinio pri la kunveno. Ili riproĉis, ke tiuj politikistoj tute ne konas la aplikaĵon, kiun ili furioze atakis, ili faris usonanojn aspekti tiel stultaj en la monda scenejo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree