Vojaĝo de amikeco, direktita al espero
Selena Publikigita: 2023-03-26 16:15:50

Vespere de la 22a de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping finis sian ŝtatan viziton al Rusio kaj revenis al Pekino.

Dum la vizito, la du ŝtatestroj subskribis Komunan Deklaron de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Rusa Federacio pri Profundigo de Ampleksa Strategia Kunordigo por la Nova Epoko. Estas tie menciita solvo de la ukraina krizo per politika kaj diplomatia rimedo.

La ukraina krizo daŭris unu jaron. Dum tiu periodo, Rusio kaj Ukrainio nur faris mallongtempan intertraktadon en la komenco de la pasinta jaro. Ŝajne la espero por pace solvi la ukrainan krizon estas pli kaj pli necerta.

Kian okazon la vizito alportis por la ukraina krizo? Ĉu pliiĝos iom da espero de paco?

Ni respondis tiujn demandojn per granda datumaro por ke klopodoj de Ĉinio estu koneblaj kaj percepteblaj.

Ni ordigis kaj analizis alilandajn raportojn de 140 miloj da artikoloj pri “paca intertraktado por la ukraina krizo” de la kuranta jaro, kaj faris tiun ĉi grafikaĵon. Povas esti vidate, ke troviĝas du evidentaj altaj punktoj. La unua montras tagon de ekiro de prezidanto Xi Jinping. La alia estas tago de publikigo de dokumento Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvo de Ukraina Krizo.

Povas esti dirate, ke ĉiu ago de Ĉinio kaŭzas zorgon kaj diskuton de la internacia komunumo pri “paca intertraktado”. Kiam ni longigas la tempolinion, la tendenco estas pli klara kaj evidenta.

Post kiam la rusa-ukraina intertraktado estis rompita en la pasinta jaro, la vortoj “paca intertraktado” preskaŭ malaperis en okcidentaj amaskomunikiloj. Ofte videblis vortoj de “rekrutado” kaj “milita subtenado” en iliaj raportoj.

Pro publikigo de Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvo de Ukraina Krizo, la vortoj “paca intertraktado” fariĝis fokuso de okcidentaj amaskomunikiloj, kio kreis medion en la internacia komunumo por pace solvi la ukrainan krizon. En tiu tago, Rusio kaj Ukrainio eligis pozitivan sintenon al starpunkto de Ĉinio, kaj Ĉinio ricevis aplaŭdon de aliaj landoj, inkluzive de Turkio kaj Hungario.

Kial? Ĝuste pro tio, ke Ĉinio ĉiam tenas eksplicitan starpunkton. En la dua tago de eksplodo de la ukraina krizo, prezidanto Xi diris, ke Ĉinio subtenas Rusion kaj Ukrainion solvi problemon per intertraktado. Poste Ĉinio klopodas laŭ sia maniero por akceli pacan intertraktadon.

Fakte la dokumento de Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvo de Ukraina Krizo respondas al zorgoj de diversaj flankoj. Ni babilos en la venonta videaĵo.

Ni havas novan trovon pri la dokumento laŭ vidpunkto de la paca vojaĝo:

La unua klaŭzo “Respektu la suverenecon de ĉiuj landoj” respondas al kernaj zorgoj de Rusio kaj Ukrainio.

La dua klaŭzo “Forlasu la pensmanieron de la Malvarma Milito” implicas kreinton de la krizo kun la celo eviti disetendiĝon de la ukraina krizo kaj disapartiĝon de la mondo.

La kvina klaŭzo “Solvu la humanitaran krizon”, la sesa klaŭzo “Protektu civilulojn kaj militkaptitojn”    kaj la dekdua klaŭzo “Antaŭenigu postmilitan rekonstruadon” aludas internacian moralon.

La naŭa klaŭzo “Garantiu la eksportadon de nutraĵo” , la deka klaŭzo “Ĉesigu unuflankajn sankciojn”   kaj la dekunua klaŭzo “Certigu la stabilecon de la industriaj provizoĉenoj” celas protekti ĉiujn landojn trafitajn de la konflikto.

Pro la dokumento, la internacia komunumo komencas serioze konsideri pacan intertraktadon; pro la vizito de prezidanto Xi, al la internacia komunumo videblas ebleco de paca solvo de la ukraina krizo.

Tia diskuto atingis la supron dum vizito de prezidanto Xi al Rusio. Dum tiu periodo, Putin diris, ke Rusio serioze esploris la dokumenton kaj estas malferma al paca intertraktado. Rusio bonvenigas, ke Ĉinio ludas konstruivan rolon. En la komuna deklaro, Rusio reasertis, ke ĝi sin dediĉas al restarigo de la paca intertraktado.

foto el CFP

Pri signifo de la vizito, brita fama erudiciulo Martin Jacques esprimis sian opinion:

La ukraina krizo eble daŭros dum iom da tempo, tamen eventuale ni vidos realigon de militpaŭzo same kiel armistico. Rusio kaj Ukrainio ambaŭ bezonas solvon, kaj Ĉinio ludos gravan rolon en tiu procezo.

Ĉinio ĉiam firmigas komunajn konsentojn al paca intertraktado kaj faras la vojon pli kaj pli klara.

Fakte multaj landoj montris sian aspiron al paca intertraktado. En la venonta videaĵo, ni babilos pri tio.

Krom Ĉinio, ankaŭ multaj landoj montras sian aspiron al paca intertraktado.

Laŭ nia analizo al 140 miloj da raportoj, Germanio estas lando, kiu pleje zorgas pri paca intertraktado.

Antaŭ nelonge, germana ekonomikisto diris, ke pro la ukraina krizo, Germanio pagis koston je 100 miliardoj da eŭroj en 2022. Cetere la kosto estos pli kaj pli granda en venontaj kelkaj jaroj.

Germanio estas reprezentanto influata de la ukraina krizo. Ju pli longa estas la krizo, des pli malbone estas por tiuj landoj.

Nun plejpartaj landoj esperas solvi regionan problemon per paca rimedo. Tamen potenco por malhelpi pacon estas eksterordinare forta.

foto el CFP

Antaŭ kelkaj tagoj, Usono deklaris plu liveri armilojn kaj ekipaĵojn valorantajn je 350 milionoj da usonaj dolaroj al Ukrainio. En la sekva tago, Pentagono deklaris, ke Usono rapidigos liveradon de la misiloj Patrioto.

En la sama tempo, usonaj kontraŭmilitaj personoj direktis demandon al usona ŝtatsekretario Antony Blinken en aŭskultado de usona Senato:

Se vi ne akceptas pacan proponon de Ĉinio, do kie estas via propono?

Respondeca granda lando devas prezenti praktikajn kaj efekvigeblajn proponojn pri internaciaj problemoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree