Ĉinio kaj Honduro starigis diplomatiajn rilatojn
Lucia Publikigita: 2023-03-26 13:17:37

Ĉinio kaj Honduro subskribis komunan komunikon en Pekino dimanĉe pri la starigo de diplomatiaj rilatoj.

La komuniko estis subskribita de ĉina Ŝtata Konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang kaj hondura ministro pri eksterlandaj aferoj Eduardo Reina post kiam ili faris interparolon.

Laŭ la komuniko, la Ĉina Popola Respubliko kaj la Respubliko Honduro, konforme al la interesoj kaj deziroj de la du popoloj, decidis rekoni unu la alian kaj establi diplomatiajn rilatojn je la ambasadora nivelo efektivajn ekde la dato de subskribo de la komuniko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree