La 25an de marto laŭ la loka tempo, la hondura Ministerio de Eksterlandaj Aferoj oficiale proklamis rompi la "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano.
En la proklamo estas dirite, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro Ĉinion reprezentanta, kaj Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio; kaj ke ekde hodiaŭ Honduro rompis la "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj ĉesigis ĉiajn kontaktojn kaj oficialan kunligitecon kun Tajvano.