Politikeca fontospurado de Usono montras ĝian absurdon kaj angoron
CMG Publikigita: 2023-03-26 19:32:24

Lastatempe Usono denove faris “politikecan fontospuradon de krona viruso”, intencante miskulpigi Ĉinion. Tio ne estas unua tia ago de Usono. Jam en 2021 la usona registaro ordonis, ke ĝia informa servo fabriku raporton pri fontospurado de krona viruso ene de 90 tagoj. Rezulte, tamen, en la raporto plenis “ebloj”, pri kiuj oni mokridis per “nenio dirita”. Nun, tia politika farso refoje sin prezentas.

Por bone prezenti la farson, unue The Wall Street Journal citis vortojn el konfidenca raporto prezentita de la usona Departemento de Energio al la Blanka Domo kaj la Kongreso, dirante, ke “plej granda eblo de virusa tralikiĝo devenas de ĉina laboratorio”. Poste, aliaj usonaj ĉefaj amaskomunikiloj sekvis la bruadon kaj troigis ĝin.

Sed estas absurde, ke la usona Departemento de Energio mem konfirmis la raporton “malalte fidinda”. Surbaze de neniuj efektivaj faktoj Usono mem ne kredis la raporton, tamen ĝi liveris tiajn informojn al usonaj ĉefaj amaskomunikiloj.

Jam en 2021 Usono metis la finon al tia politika farso, sed nun ĝi denove faras tion. Por kio? Do The New York Times donis respondon: “Viruso estas nenio alia ol poliktiko”.

En Usono kontraŭi Ĉinion estas “ĝusta politiko”, kaj aliaj veraj voĉoj tamen estas subpremataj. Evidente, la usona registaro returnas la rigardojn de la publiko kaj kovras sian malsukceson en la regado de ŝtato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree