Usona amaskomunikilo CNN raportis la 23-an de marto, ke malgraŭ la manko de pruvoj por subteni la konjekton, ke TikTok estas ilo de ĉina spionado, leĝdonantoj de ambaŭ partioj en Usono aranĝis malbelan politikan spektaklon por antaŭenigi ĉi tiun rakonton. TikTok-prezidanto Shou Zi Chew ĉeestis la aŭskultadon. Li supozeble respondus demandojn pri la rimedoj de sia kompanio por protekti datumojn de la uzantoj kaj ĝian rilaton kun la ĉina registaro, sed li fakte suferis pli ol kvin horojn da ripetaj ĝenadoj de politikistoj, kiuj decidis malfunkciigi TikTok en la poŝtelefonoj de uzantoj tra Usono. Tamen Shou Zi Chew ĉiam restis ĝentila kaj sincere respondis al la kongresanoj.