Usona "demokratia pintkunveno" vendas sian propran ideologion
Pluveta Publikigita: 2023-03-27 19:23:02

La 29-an de marto, la dua "Pintkunveno pri Demokratio" okazigita de Usono baldaŭ estos prezentita. Jen alia farso, en kiu Usono vendas sian propran ideologion sub la titolo de "demokratio". Unue, Usono uzas la pintkunvenon por prezenti sin kiel "demokratian gvidanton" por prove konservi sian hegemonion. Due, dividi landojn en "demokratiajn" kaj "nedemokratiajn" kategoriojn jam malobservas la veran signifon de demokratio kaj estas maniero por Usono distingi tendarojn. Trie, la eksportado de "usona demokratio" fare de Usono estas fakte enmiksiĝo en aliaj landoj, kio estas tipa potenca politiko.

"Demokratio signifas neintervenon... Demokratio ne povas esti trudata per sankcioj aŭ perforto, kaj demokratio ne estas eksportebla. La bazo de demokratio estas dialogo sub la premiso de kunvivado..." Tion diris argentina prezidento Alberto Fernández, kiam li parolis ĉe la unua "Pintkunveno pri Demokratio" okazigita de Usono. Same kiel la rezulto de la lasta pintkunveno, la intenco de Usono por ĉifoja pintkunveno nepre estos ne atingita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree