Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Mao Ning deklaris en la 27-a de marto, ke ĉina ĉefministro Li Qiang invitite ĉeestos la malferman ceremonion de la Jara Kunveno de Boao-Forumo por Azio 2023 en Hainan-provinco la 30-an de marto kaj faros teman paroladon.
Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, malajzia ĉefministro Dato' Seri Anwar bin Ibrahim, hispana ĉefministro Pedro Sánchez Pérez-Castejón, ĉefministro de Kartvelio Patrick Achi Jérôme kaj administra direktoro de Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva estos invititaj ĉeesti la jarkunvenon.