Starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Honduro baziĝas sur la principo de unu Ĉinio
CMG Publikigita: 2023-03-27 19:29:54

La 26an de marto, post kiam Honduro proklamis rompi la diplomatiajn rilatojn kun la tajvanaj aŭtoritatoj, la Ĉina Popola Respubliko kaj Honduro deklaris starigi diplomatiajn rilatojn inter si. Ĝis nun estas 182 ŝtatoj en la mondo, kiuj jam starigis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, dum restas nur 13 ŝtatoj kun tiel nomataj “diplomatiaj rilatoj” kun Tajvano. Tiu forta kontrasto pruvas, ke la principo de unu Ĉinio estas ĝenerala koncepto de la internacia komunumo kaj rekonata normo de la internaciaj rilatoj. La elekto de Honduro konformas al la ĝenerala tendenco kaj al la deziro de la popoloj. Honduro staras flanke de la plejparto de la landoj, kiuj sekvas la principon de unu Ĉinio.

En la mondo estas nur unu Ĉinio, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro reprezentanta tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Tio estas historia kaj jura fakto nekontestebla. La principon de unu Ĉinio la Ĝenerala Asembleo de UN jam konstatis en sia rezolucio 2758 en la jaro 1971. En la lastaj jaroj multaj landoj kiel Panamo, Salvadoro, Nikaragvo kaj Honduro sinsekve rompis la diplomatiajn rilatojn kun la tajvanaj aŭtoritatoj, turnante sin al starigo de diplomatiaj rilatoj kun la Ĉina Popola Respubliko. Tio estas politika elekto surbaze de la principo de unu Ĉinio. Ĝuste kiel la hondura ministro pri eksteraj aferoj Eduardo Reina diris, ke “starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio estas politika decido, kaj la mondo ĉiam evoluas al tiu direkto”.

Pli kaj pli multaj landoj vidis klare, ke starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio estas ĝenerala tendenco kaj deziro de popoloj, kaj tio tute konformas al la esencaj kaj longtempaj interesoj de koncernaj landoj.

Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Persisti en la principo de unu Ĉinio estas la internacia principo, kaj la “sendependigaj fortoj de Tajvano”, kiuj movas sin kontraŭflue, estas kondamnita al malsukceso. Iu ajn ne subtaksu la firman volon, la fortan decidon kaj la potencan kapablon de la ĉina popolo defendi la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon. Fakto pruvos, ke pli kaj pli multaj landoj staras flanke de la historia ĝusteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree