Scienco kaj Tekniko helpis modernigon de ĉinaj agrikulturo kaj kamparo
Ĝoja Publikigita: 2023-03-27 07:43:29

Marte en bazaroj aĉeteblas fragoj forcitaj en montregiono de urbo Liupanshui, provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. La bongustaj kaj sukoplenaj fragoj plaĉas al konsumantoj. En pli ol 50 forcejoj de vilaĝo Zhongqing, kvartalo Zhongshan, urbo Liupanshui, laboras diligente membroj de agrikultura kooperativo de tieaj loĝantoj pri plantado Shanhaiyuan. Sub gvidado de "fraga doktoro" s-ro Li Shiyao, lokanoj ne plu vivis per plantado de kelkmua terpomo kaj de la ĉielo kaj fariĝis membroj de agrikultura kooperativo kun fiksaj salajroj kaj monpremioj. Doktoriĝinta en Nordokcidenta Agrikultura kaj Forstokultura Universitato en 2017 Li Shiyao revenis hejmen kaj komencis entrepreni agrikulturon. Li alportis ne nur progresintajn kultivajn teknologiojn, sed ankaŭ tutnovajn konceptojn pri disvolvo. Li diris, "Ni esploris kiel disvolvi vilaĝajn trajtajn industriojn utiligante naturajn kondiĉojn kaj kiel uzi novajn specojn, novajn teknologiojn kaj novajn plantmodelojn ĉe frontaj linioj. Ni ankaŭ faris eksperimentojn, demonstrojn kaj reklamojn. Antaŭe kamparanoj alprenis tradiciajn malaltefikajn plantmanierojn kaj moderna agrikulturo disvolviĝis malforte, poste ni ekplantis karakterizajn plantojn, kiel akvomelonon, fragon kaj maizon, tiel multe pliiĝis produktovaloro."

 "Fraga doktoro" s-ro Li Shiyao

Li diris, ke cifereca teknologio influas silente agrikulturan produktadon. "Ni devas aldoni regadon aŭtomatigan kaj ciferecigan sur ĉenaro de plantado. Ekzemple, altnorma forcejo aŭtomate perceptas kaj regas mediajn temperaturon kaj humidon. Tiuj ĉi ĉenoj estas vasta kampo, kie cifereca agrikulturo povas esti plenumata."

Scienc-teknikan utilon al agrikulturo enkorpigas ne nur motorizo kaj ciferecigo sed ankaŭ scienca bredado en la nova epoko. En Hainan-a Yazhou-Golfa Sema Laboratorio, plenuma direktoro Chen Fan jam laboris pri bredado 20 jarojn. Li diris, ke ĝis la fino de 2022 en la laboratorio troviĝas fizika spaco de 172 mil kvadrataj mebroj kaj pli ol 7 100 kompletoj da scienc-teknikaj ekipaĵoj. Estonte, grenoj kreskantaj el molekul-selektitaj semoj estos frandaj, altproduktaj kaj facile traktitaj. “Estonte, multaj semoj eĉ ne kreskos sur la tero, kaj propable estos ŝparata grundo, kiu reverdiĝos. Estonte, agrikulturo ne dependos de la ĉielo, nek bezonos labori sur la tero, ni en pli multa tempo trinkante kafon aspiros la vivon.”

Plenuma direktoro Chen Fan (maldekstre)

En la lastaj jaroj, kontinue pliboniĝis ĉina agrikultura sistemo de scienc-teknika novigo, kontinue leviĝis niveloj de agrikulturaj scienc-teknikaj ekipaĵoj kaj la ĝenerala nivelo de agrikultura scienc-tekniko aliĝis al la monda unua vico. Tio liveris potencan internan motoran forton por ke ĉina agrikulturo marŝu al agrikultura potenco. Scienc-tekniko fariĝis la baza motoro por disvolviĝo de agrikulturo kaj vilaĝa vigligo en Ĉinio, ankaŭ kontribuis ĉinan saĝon al monda grena sekureco.

Kenjo suferis severan sekecon lastjare, tamen altiĝis je 50% ol en najbaraj kampoj produktokvanto de blanka maizo, kultivita danke al ĉina novtipa breda tekniko en demonstrejo de moderna agrikulturo de ĉina-afrika komuna esplora centro sub Agrikultura kaj Teknologia Universitato Jomo Kenyatta en Nairobio, kaj gajninte rikolton en la seka jaro plantistoj sentis neimageblon. Direktoro de la afrika flanko de la centro Robert Wahiti Gituru emocie diris, "La klimato estas tre seka, kaj tio estas la kialo de nia ega ĝojo pro la rikolto. Klimato donis grandan defion, ni lernis kultivajn teknologiojn ĉinajn kaj akiris rikolton. Tiu ĉi rikolto estas signifoplena kaj ankaŭ startpunkto. Ĉar ĉinaj teknologioj povas pliigi ne nur produktokvanton de niaj grenoj, sed ankaŭ produktokvanton de la tuta lando."

Estonte, ĉina agrikultura kaj kampara modernigo faros gigantan kontribuon al la mondo.

Hainan-a Yazhou-Golfa Sema Laboratorio

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree