Ĉinio pretas pli kontribui al paco, stabileco kaj disvolviĝo de Mezoriento
Pluveta Publikigita: 2023-03-28 16:56:53

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Saud-Arabio kaj plene klopodi por konstrui ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko kaj pli kontribui al paco, stabileco kaj disvolviĝo de Mezoriento.

Xi faris la rimarkojn dum sia telefona interparolo kun saud-arabia kronprinco kaj ĉefministro Mohammed bin Salman Al Saud.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Saud-Arabio por efektivigi la rezultojn de lia ŝtata vizito al Saud-Arabio, la unua Pintkonferenco de Ĉina-Arabaj Ŝtatoj kaj la Pintkonferenco de Ĉina-Golfa Kunlabora Konsilio pasintjare, kaj daŭre firme subteni unu la alian pri aferoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj.

Xi diris, ke la ĉina flanko ankaŭ pretas plivastigi praktikan kunlaboron kaj inter-popolajn interŝanĝojn kun Saud-Arabio, kaj antaŭenpuŝi pli grandan disvolviĝon de ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Saud-Arabio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree