Ma Ying-jeou omaĝas al Maŭzoleo de Sun Yat-sen en Nankino
Pluveta Publikigita: 2023-03-28 19:51:07

Matene de la 28-a de marto, Ma Ying-jeou, la antaŭa prezidanto de la ĉina Kuomintango, omaĝis al la Maŭzoleo de Sun Yat-sen en Nankino.

Sun Jat-sen mortis en Pekino en 1925 kaj estis entombigita en la maŭzoleo en Nankino en 1929. Vizitinte la Memorigan Halon de Sun Jat-sen, Ma Ying-jeou akceptis komunan intervjuon de amaskomunikiloj. Li diris, ke homoj ĉe la ambaŭbordoj de la Tajvana Markolo apartenas al la ĉina nacio kaj estas posteuloj de Yan Di kaj Huang Di. Ni forte esperas, ke la ambaŭ bordoj de la markolo kunlaboros por serĉi pacon, eviti militon kaj klopodi por revigligi Ĉinion. Tio estas neevitebla respondeco por ĉinoj ĉe la ambaŭbordoj de la markolo, kaj ni devas klopodi por realigi ĝin. Li esperas, ke junuloj en Tajvano pli bone komprenos la vivon de sinjoro Sun Jat-sen kaj la rilatojn inter la du bordoj de la Tajvana Markolo, kaj ekkomprenos, ke nur paco de la du bordoj de la Tajvana Markolo povas revigligi Ĉinion. Ma diris, ke kiam li ĉi-foje venis al la ĉeftero, li vidis, ke la geamikoj de la ĉeftero estas tre entuziasmaj kaj lia teamo estas tre bonvena. Tiun afablecon li transdonos al la popolanoj de Tajvano post kiam li revenos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree