En Pekino okazis Disvolva Forumo de Junuloj el Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-eŭropaj Landoj
Pluveta Publikigita: 2023-03-28 15:19:01

Okaze de la 10a datreveno de la iniciato “Zono kaj Vojo” okazis la Disvolva Forumo de Junuloj el Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-eŭropaj Landoj en Pekino la 27an de marto. La forumo estis organizita de Ĉina Internacia Interŝanĝa Centro por Junuloj. Ĉi-foja forumo temas pri Kolektiĝo de Kreada Forto, Akcelo de Junulara Disvolviĝo. Preskaŭ 100 junuloj el Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj ĉeestis la forumon ĉeloke aŭ interrete.

Reprezentantoj de junularaj organizoj de Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, Norda Makedonio, Pollando, Rumanio, Serbio, Slovakio kaj tiel plu alte taksis la atingojn de Ĉinio en la kampoj de junulaj aferoj. Ili faris paroladojn pri la diverslandaj politikoj de junuloj kaj pri novaj diskuttemoj. La reprezentantoj de la junularaj organizoj diris, ke la ĉina modernigo kreis novan staton de homara civilizacio kaj prezentis novan vojon por ke evoluantaj landoj realigu moderniĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree