Usonstila "lumturo de demokratio" kun postkorto en incendio
Lucia Publikigita: 2023-03-28 13:55:33

Marte ĉi-jare, la plej nova esplorraporto publikigita de usonaj politikologoj Ray Block Jr, Andre Wright kaj Mia Angelica Powell montris, ke 63% de usonanoj esprimis maltrankvilon pri la stato de demokratio, kaj 35% esprimis profundan maltrankvilon, opiniante, ke usona demokratio falis "en embarason kaj baldaŭ iros al sia fino."

Kio faris usonajn civitanojn tiel maltrankvila pri demokratio?

Ekzemple, la kaoso en la mezperiodaj elektadoj pasintjare reliefigis la disfalon kaj senefikon de la usona demokratia sistemo. La okazaĵo de "Capitol Hill Riots", kiu eksplodis komence de 2021, estas rigardata kiel la plej granda makulo en la historio de usona demokrata konstituciismo.

Samtempe pli kaj pli multaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj klare vidis la diversajn mankojn de la usona demokratio kaj la fakton, ke Usono agis kiel tirano tra la mondo nome de demokratio. La Internacia Instituto pri Demokratio kaj Elekt-Helpo kun sidejo en Svedio jam enmetis Usonon en la "liston de regresaj demokratioj" en 2021.

Estas nekompreneble, ke en tia krizo de demokratio, Usono, kiu ĉiam pretendas esti "lumo de demokratio", ankoraŭ uzas duoblajn kriteriojn kaj agas kiel defendanto de demokratio tra la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree