Amo de sveda vuŝeng-o pri Pekina Opero
Mirinda Publikigita: 2023-03-28 09:26:53

35-jara sveda teatra aktoro Timothy Pierotti estas amanto de la Pekina Opero. Lia ĉina nomo estas Tian Mu. Li jam lernis la militajn ludojn de Pekina Opero pli ol dekjarojn. Klaku por koni rakonton de tiu sveda vuŝeng-o (aktoro ludanta la rolon de milita heroo, altranga generalo ktp en Pekina Opero). 

Tian Mu: Mi lernis prezentadon en finnlanda universitato kaj en la tria universitata jaro ĉiuj studentoj devas lerni alilandan tradician teatron eksterlanden. Mi konis, ke Jackie Chan iam lernis la Pekinan Operon, do mi decidis lerni ĝin en Ĉinio. 

Reveninte de Ĉinio al Svedio, Tian Mu ofte partoprenis en prezentadoj organizitaj de lokaj ĉinoj kaj dume renkontiĝis kun sia nuna edzino. Tio estas amrakonto pro la opero. 

Tian Mu: La sceno de Pekina Opero estas tre simpla, konsistigita nur per tablo, seĝo kaj aktoroj. Ĉiuj rakontoj estas montrataj per agoj kaj prezentoj. Mi opinias, ke la Pekina Opero estas ĉarma, ĉar ĝi vere sufiĉe stimulas la aktorojn. Por mi la Pekina Opero kaj aliaj tradiciaj teatroj de Ĉinio estas unu el la plej interesaj partoj de la ĉina kulturo.

Tian Mu: Pekina Opero instruis al mi multon. La aparta kondutoj, melodioj kaj militaj ludoj helpis min en prezenta afero en Svedio. Mi povas aldoni la elementojn de la Pekina Opero en la prezentado.

Tian Mu diris, ke disvastigo de ĉina kulturo estas lia plej preferata laboro. Li esperas, ke pli multaj svedanoj ŝatos la ĉinan kulturon same kiel li.

Tian Mu: Mia revo estas prezenti teatraĵon kune kun la grupo de Pekina Opero kaj svedaj aktoroj. Mi amas ĉinajn tradiciojn kaj deziras, ke ĉiuj svedanoj konos la tradician kulturon de Ĉinio. Sanon, riĉon kaj feliĉon al vi!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree