“Amikaro” en kosmo
Mirinda Publikigita: 2023-03-28 11:27:12

Mirinda: Kiom da steloj troviĝas en al kosmo?

ChatGPT: Preskaŭ 100 miliardoj da duilionoj

Mirinda: Ĉu ekzistas eksterterano?

ChatGPT: En la kosmo eble ekzistas saĝa vivo kaj aliaj vivformoj, tamen ne tion pruvis sufiĉaj atestoj.

Ĉu vi ankoraŭ memoras ChatGPT, mi jam konigis ĝin en antaŭaj epizodoj. Jen ĝi respondis miajn demandojn pri la kosmo! Sed mi ne kontentiĝas pri tio, estas pli mojose kaj pli profesie se astronaŭtoj rekte respondos min. Jen estas nia oportuno! 

Ekde 2021 ĉinaj astronaŭtoj donis tri kosmajn lecionojn por lernantoj de la mezlernejoj kaj elementlernejoj en Pekino, Xinjiang, Sichuan kaj Honkongo. Ili montris ekspermentojn, respondis demandojn kaj faris kosmo-teran dialogon en la “plej alta lernoĉambro” en la kosmo.

Mi ĝis nun bone memoras, ke en la tria leciono de “Spaca Leciono de Tiangong”, astronaŭtino Liu Yang trinkis mangokuson per dumetra ŝalmo por respondi demandon de lernantoj. Tio vekis emocion de la lernantoj. La “Spaca Leciono de Tiangong” ankaŭ okazis por afrikaj kaj usonaj elementlernantoj. La scivolo kaj aspiro de la kosmo estas komuna strebo de ĉiuj homoj por bela estonteco. 

Vizaĝe al mistera kaj nekonata kosmo, la kunlaboro inter la homaro ne sin limigas ne popularsciencaj aktivadoj. La internacia spacdomo estas konata ekzemplo de kosma kunlaboro, estas la plej granda internacia kosma kunlaboro de la homaro kaj ludis grandan rolon por paca utiligo de la kosmo. Ĉina kosmostacio havas grandan latenton kiel internacia scienca platformo. Ĝis nun Ĉinio jam subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun pluraj aerspacaj institucioj kaj organizoj pri plurformaj kunlaboraj projektoj. Sciencaj eksperimentaj projektoj de Svisio, Pollando, Germanio, Italio kaj aliaj sume 17 landoj estis deciditaj por efektivigo en ĉina kosmostacio.   

Ĉinio ĉiam bonvenigas alilandajn astronaŭtojn viziti la kosmostacion Tiangong kaj kelkaj landoj jam prezentis peton sendi astronaŭtojn al misioj en ĉina kosmostacio.

Mi atendas, ke en baldaŭa estonteco diverslandaj astronaŭtoj kune observos la kosmon por antaŭenigi sciencan progreson kaj kune atesti belan estontecon.  

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree