En la unua gazetara konferenco de la Jara Kunveno de Boao-Forumo por Azio 2023, kiu okazas ekde la 28a de marto, oficiale publikiĝis la jaraj raportoj por 2023, nome, Ekonomia Estonteco de Azio kaj Ties Integriĝa Procezo kaj Daŭripove Evoluanta Azio kaj la Mondo. En la raportoj oni diras, ke ĝenerale la azia ekonomio resaniĝas pli rapide, kaj laŭtakse ĝi kreskos je 4,5% en 2023. Tio estas luma punkto sur la fono de la monda ekonomio, kiu funkcias malfacile.