Xi Jinping sendas gratulan mesaĝon al Christine Kangaloo pro ŝia enoficiĝo kiel prezidento de Trinidado kaj Tobago
Pluveta Publikigita: 2023-03-28 17:56:48

La 20an de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Christine Kangaloo pro ŝia enoficiĝo kiel prezidento de Trinidado kaj Tobago.

Xi Jinping montris, ke Trinidado kaj Tobago estas la ampleksa kunlabora partnero de Ĉinio en la kariba regiono. En la lastaj jaroj, la dulandaj rilatoj konservis bonan disvolvadon, la politika reciproka konfido inter la du landoj senĉese profundiĝis, kaj la interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj estas pli kaj pli intimaj. Xi donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Trinidado kaj Tobago. Xi Jinping diris, ke li volas kunlabori kun prezidento Kangaloo por senĉese puŝi la dulandan ampleksan kunlaboran partnerecon al nova alteco kaj profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree