Publikopinio: Usona ekonomio ĉi-jare falos en regreson
CMG Publikigita: 2023-03-29 17:32:58

En la 27a de marto, laŭ raporto de la franca informagentejo L’Agence France-Presse, la rezulto el la enketo por duonjaro, publikigita de la Nacia Asocio por Komerca Ekonomiko, montras, ke pli ol duono de ekonomikistoj opinias, ke la usona ekonomio ĉi-jare falos en regreson.

La asocio estas profesia organizaĵo konsistanta el ekonomikistoj de komercaj sektoroj. Ĝi faris enketon por 217 membroj de la 2a ĝis la 10a de marto. La rezulto montras, ke pli ol du trionoj de la enketitoj prognozas, ke fine de ĉi jaro la inflacia elcento de Usono sin tenos super 4%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree