Ĉe la Festo Qingming, la 29an de marto, Ma Ying-jeou, eksa prezidanto de la Ĉina Kuomintango, vizitis la Memorigan Halon por Viktimoj en Nankina Masakrado de Japanaj Invadantoj, kaj profunde funebris la viktimojn. Dum la intervjuo, Ma Ying-jeou diris, ke la historio devas neniam esti forgesita, kaj ni ĉiuj ĉinoj devas esti memstaraj por ne esti ĉikanataj nek kruele traktataj de aliaj.