Ĉina ĉefministro: Ĉinio havas fidon kaj kapablon atingi jarajn disvolvajn celojn kaj taskojn
Pluveta Publikigita: 2023-03-29 20:29:40

La 29an de marto en Boao intervidiĝante kun Kristalina Georgieva, ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso (IMF), ĉina ĉefministro Li Qiang diris, ke Ĉinio havas fidon kaj kapablon atingi siajn jarajn disvolvajn celojn kaj taskojn.

Li Qiang montris, ke Ĉinio havas solidan ekonomian fundamenton, larĝajn perspektivojn por disvolvado kaj promesplenan estontecon. Ĉinio plifortigos makropolitikan reguligon, koncentriĝos pri liberigado de la potencialo de konsumado kaj investo, senŝanceliĝe vastigos malfermon kaj senĉese preventos kaj kvietigos riskojn. Li emfazis, ke la internacia komunumo devas persisti en multflankismo kaj konservi la sekurecon, stabilecon kaj glatecon de la tutmondaj industriaj kaj provizoĉenoj. Ĉinio volas daŭre profundigi kunlaboron kun la IMF por antaŭenigi la disvolviĝon de tutmonda regado en pli justa kaj racia direkto.

Georgieva diris, ke la kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomia kresko ĉi-jare estas antaŭvidita super triono. La IMF aprezas la persiston de Ĉinio en multflankismo kaj ĝian gravan kontribuon al preventado de ŝuldaj krizoj en evoluantaj landoj, kaj volas plu profundigi kunlaboron kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree