Pintkunveno por demokratio? Maksimume ŝajne
CMG Publikigita: 2023-03-29 17:30:51

“Kial oni ne rigardas la ‘pintkunvenon de demokratio’ de Usono”?

“Ĉar ĝi estas alia politika komedio reĝisorita de Usono.”

“Kion efektive ĝi celas?”

……

“La 2a Pintkunveno por Demokratio”, aranĝita de Usono, baldaŭ komenciĝos. Sed strange, raportoj faritaj de amaskomunikiloj pri ĝi tamen maloftas. En kelkaj diskutoj disvolvitaj de okcidentaj sociaj komunikiloj oni fokusiĝas ne pri la enhavo de la kunveno, sed pri la intenco malantaŭ ĝi.

La usona registaro diras, ke tiu ĉi kunveno estas kune organizita de la kvar landoj, tio estas, Kostariko, Nederlando, Sudkoreio kaj Zambio. Estas amaskomunikiloj, kiuj analizas, ke ili devenas respektive de Latimameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko. Ili fakte estas “agentoj” zorgeme serĉitaj de Usono el diversaj kontinentoj. Sed, krom tio, ke Usono mem faris kelkajn nebulajn deklarojn, tiuj ĉi “komunaj organizantoj” ĝenerale estas silentaj, kvazaŭ nenio okazus.

Hodiaŭ, kiam oni rememoras, la mornaj scenoj de la 1a “Pintkunveno por Demokratio” okazinta en 2021 klare aperas kvazaŭ al oniaj okuloj: pli ol 20 landoj rifuzis partopreni en ĝi, enrete troviĝis nur kelkaj spektantoj, mankis iu ajn oficiala rezulto… En la kunvenejo la argentina prezidento Alberto Fernández severe kondamnis la intervenon de Usono en la internajn aferojn de Bolivio; ekster de la kunveno protestantoj alte portis rubandojn kun sloganoj, entombigante “usonan demokration”.

Nekuracebla malsanulo tamen volas “kuraci la tutan mondon”? Tio ja estas vera moko.

En la deklaroj rilate al la “pintkunveno por demokratio” Usono pretendis diskuti pri “homaj rajtoj”. Sed sarkasme, vidinte tiujn temojn, oni tuj memoras, ke Usono estas malbona lernanto ĉi-rilate.

Trijarulo – plena je sunbrilo kaj espero, sed en Usono ĝi estas ligita kun teruro kaj morto. Antaŭ nelonge estis infanino tri jarojn aĝa en la dormoĉambro pafmortigis sian kvarjaran fratinon; februare de ĉi jaro trijara infano prenis de noktotablo pistolon de sia patro kaj pafis al si… Pafila perforto ombras junulojn kaj infanojn en Usono. Koncernaj statistikoj montras, ke pafado estas la unua kialo por morto de usonaj junuloj kaj infanoj.

“Rajtoj je vivekzisto, libereco kaj serĉado de feliĉo” estas ĉizitaj en la usona Deklaracio de Sendependeco. Sed la realo post kelkcent jaroj estas, ke multaj vivoj florantaj jam de komence perdis sian rajton plu vivi.

Krome, kio konsumas junajn vivulojn estas drogaĵoj. Nuntempe, narkotaĵo kaj misuzo de drogaĵoj jam fariĝis unu el la plej detruemaj publikaj krizoj en Usono. Laŭstatistike, en Usono la komunumo de adoleskantoj estas plej rapide kreskanta aĝogrupo inter mortintoj pro preno de tro da drogaĵoj.

Demokratio propre estas la komuna valoro por la tuta homaro, sed pro misfarado de Usono, ĝi fariĝis ilo, per kiu Usono praktikas sian hegemonion.

Fakte, la “pintkunveno por demokratio” estas nenio alia krom ŝajno, kaj en ĝi trovas sin nenio esenca. Ĝi, pintkunveno falsa por demokratio, celas dudisiĝon kaj antagonismon. Do ĝi estas kondamnita al malsukceso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree