La 28an de marto laŭ la loka tempo Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) malfermis sian unuan oficejon en Tegucigalpo post kiam Ĉinio kaj Honduro establis diplomatiajn rilatojn dum la semajnfino. Ĉi tiu estas la 191-a oficejo de la ĈKG starigita eksterlande.
En la ceremonio por la lanĉo de la oficejo, la ĈKG subskribis pioniran kunlaboron kun Nacia Televido de Honduro.
La ceremonion ĉeestis preskaŭ 100 homoj, inkluzive de Zhu Boying, la prezidanto de ĝenerala stacio de la ĈKG en Latin-Ameriko, ĉefaj amaskomunikiloj en la prezidenta oficejo de Honduro, membroj de la hondura kongreso kaj aliaj reprezentantoj de la kultura kaj amaskomunikilaro de la lando.