Ĉinio firme kontraŭas planon de Tsai Ing-wen renkonti usonajn oficialulojn
Pluveta Publikigita: 2023-03-29 15:43:19

Merkrede Zhu Fenglian, proparolanto de la Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas al la planita "transita" vizito de Tsai Ing-wen al Usono por renkonti usonajn oficialulojn kaj prenos rezolutajn kontraŭrimedojn en tia evento.

La rimarkoj venis responde al raportoj, ke la tajvana gvidanto planas haltojn en Usono kaj estas atendita renkonti prezidanton de usona Ĉambro de Reprezentantoj Kevin McCarthy en Kalifornio ĉe la fino de sia vojaĝo.

Zhu diris, ke se Tsai kontaktos McCarthy, tio estos alia provoko, kiu grave malobservas la principon de unu Ĉinio kaj subfosas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon trans la Tajvana Markolo.

La proparolanto Zhu Fenglian diris, ke la "transito" de la tajvana gvidanto estas esence provoka ago por “serĉi sendependiĝon pere de Usono”. Ĉinio urĝis Usonon, ke ĝi strikte observu la principon de unu Ĉinio kaj la tri Komunajn Komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono, kaj faru konkretajn agojn por ne subteni la "tajvanan sendependigon".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree